Korespondado

Korespondado

 
 
 

Gvidlibro de Internacia Korespondado por Esperantistoj.

Korespondado estas interrilato kun alilandanoj per leteroj, poŝtkartoj, aŭ retmesaĝoj. Specialan altirforton havas la korespondemuloj en malproksimaj landoj. La motivoj kaj celoj estas la plej diversaj. Troviĝas multaj, kiujn interesas la fremdaj homoj kaj kutimoj; aliaj volas interŝanĝi diversajn aĵetojn, plej ofte poŝtmarkojn; denove aliaj ŝatus trovi amikon, kiu estas adepto de la sama idearo; troviĝas personoj, ĉe kiuj la motivoj eliras el amo; alia parto korespondadas pro profesiaj aŭ sciencaj kaŭzoj.

 

Historio de korespondado en Esperanto

En la privata korespondado inter diversnacianoj, Esperanto ludis, kaj ludas gravan rolon. Ekde la komenco de Esperanto, multaj personoj lernis Esperanton nur por letere interrilati kun alilandanoj. La korespondado pere de Esperanto havas specialan valoron por la paca eduko de la junularo. La gravecon de la korespondado en Esperanto pruvas i. a. , la mencio en la Enciklopedio de Esperanto (1934) pri tio ke la japanaj Esperantistoj eldonis 310-paĝan libron pri la praktika gvido de la korespondo en Esperanto (de Ishiguro).

Korespondado en Esperanto hodiaŭ

Hodiaŭ facilaj rimedoj por trovi korespondpetojn estas la reto, sed ankaŭ helpas la internaciaj renkontiĝoj. Retejoj bone konstruitaj diponebligas korespondpetojn el la tuta mondo. Ekzemple en majo 2008, la retejo Esperanto Koresponda Servo enhavis liston de 96 korespond-petantoj (Azio: 8; Afriko: 13; Orienta Eŭropo kaj Rusio: 29; Okcidenta Eŭropo: 26; Ameriko: 20) kaj la Koresponda servo de edukado.net enhavis 31 grupajn kaj 494 individuajn korespondpetojn el 56 landoj.

 

From: Wikipedia.com

Related Post

Be the first to comment

Leave a Reply

Your email address will not be published.


*